Pelajaran Ketujuhbelas

Vi jam konas la historion: “Petro amas Marian kaj Maria amas Petron”
Ili amas unu la alian.
Ili amas sin reciproke.
Petro iris ĉe ĵuveliston kaj aĉetis du orajn ringojn (=ringoj el oro), kaj petro fariĝis fianĉo kaj Maria fariĝis fianĉino. Ili gefianĉiĝis (ge = li + ŝi). La gefianĉoj estas strangaj homoj kaj ili agas strange.
Fianĉo iras ĉiam elegante vestita kaj zorge kombita kaj razita, kaj faras multajn donacojn al sia fianĉino – florojn, bombonojn, ĵuvelojn – kaj ofte invitas ŝin al kinejo aŭ teatro. Kaj ĝuste tion ankaŭ faras Petro.
Bedaŭrinde ofte ankaŭ venas la patrino aŭ la frateto de Maria. La patrino malŝatas la plenajn aŭtobusojn kaj preferas veturi per taksioj (= taksiaŭtoj) kaj la frateto ĉiam elektas la plej karajn glaciaĵojn.
Matria ankaŭ faras donacojn al Petro. Ŝi faras stranga-kolorajn kravatojn por sia amato. Sed ili estas feliĉaj kaj ŝatas promeni kun la mano en la mano sub la luno, aŭ prefere sen luno…
En unu bela tago Petro kaj Maria staris antaŭ la pastro kaj fariĝis edzo kaj edzino. Ili fariĝis geedzoj (= geedziĝis). La patrino de Maria estas nun la bopatrino de Petro, kaj la kara frateto nun fariĝas la bofrato de Petro.

Post kelke da tempo la cikonio faris viziton al la hejmo de Petro. Nun la gepatroj de Petro kaj Maria fariĝis avoj, ĉar ili havas novan nepon. Kaj la frato de Petro nun estas lia onklo. La juna Petreto estas lia nevo. Kaj la filoj de la frato de Petro estas kontentaj, ĉar ili ricevis tute novan kuzon. Ho, la familio!
Sed ne nur la homoj geedziĝas, ankaŭ la bestoj tion faras. La koko havas multajn edzinojn. Sed ĝi estas feliĉa, ĉar ili jam estas vestitaj de la naturo mem.
La filojn de la koko ni nomas la kokidoj.
Juna ĉevalo estas ĉevalido. La rondetaj rozkoloraj idoj de la porko estas la porkidoj.
Vi memoras ke mi estis skribonta leteron al mia frato kiam envenis Petro.
La leteron mi skribis kaj sendis en la posta tago.
La skribitan leteron mi metis en koverton (= mi enkovertigis), skribis la adreson, gluis la poŝtmarkojn sur la koverton kaj fermis la koverton.
Mi iris al la poŝtoficejo (= poŝtejo) kaj metis la leteron en leterkeston (= mi enpoŝtigis la leteron). Kaj nun mi atendas la respondon.
Leterportisto disportas la leterojn.
Kion mi faris per la skribita letero?
Ĉu vi ŝatas ricevi leterojn de viaj amikoj?
Ĉu vi akurate respondas?
Ĉu vi kolektas poŝtmarkojn?
Ĉu vi estas filatelisto?

2-AKTA DRAMO
-kun epilogo –
1-a akto
S-ro direktoro sidas sur komforta seĝo antaŭ sia skribotablo. En la ĉambro estas nur unu seĝo, tamen la ĉarma, blonda oficistino ankaŭ sidas kaj skribas. La direktoro estas feliĉa.
2-a akto
La adzino de la direktoro eniras. Ŝi estas nek ĉarma nek blonda; ŝi estas furioza.
La fraŭlino ne plu sidas.
La direktoro ne plu estas feliĉa.
Epilogo – laŭ via plaĉo.
Kio okazos poste, morgaŭ?
Morgaŭ la edzino batos la edzon.
Morgaŭ la direktoro maldungos la oficistinon. (Ĉu tio estus justa?).
Morgaŭ la sinjoro aĉetos belan juvelon por la edzino.
Kiu fino estas ĝusta, laŭ via opinio?
Ĉu vi havas fantazion?
Ĉu vi plaĉis la vi la dramo?
Kion vi estus farinta en simila kazo?
Ĉu vi estus forkurinta?
Verku alian epilogon.

Tinggalkan komentar